====== La kanto de forĝisto ====== ^Teksto|Frans Liekens| ^Muziko|Franz ANDELHOF| ^E-teksto|[[Juul KARNAS]]| ===== Teksto ===== Forgxisto en forgxejo Frapadis per martel’, Dum lia bela vocxo Flatadis al orel’. Gxojkantis li >Tok, tokke, tokke, tok, Kun energi’ Klop, kloppe, kloppe, klop; Auxdigis vivsopir’ En kanto de la nigra vir’! Ekauxdis tiun kanton En cxarmo belknabin’! Ekbatis sxia koro Rapide en la sin’! Batadis gxi >Tok, tokke, tokke, tok, Pro simpati’ Klop, kloppe, kloppe, klop; Amplene batis gxi Pro l’kanto de la nigra vir’! „Forgist, kanbego kara, min ravas via kant’.” „Mi gxin lernigos, se mi De vi igxos l’amant’. Do kantu ni >Tok, tokke, tokke, tok, En harmoni’ Klop, kloppe, kloppe, klop; Kunkantu laux inspir’ La kanton de l’nigra vir’.” Sxi igxis edzineto De sia nigra vi’, Infanoj multaj venis Kun sama kantdelir’… Kantadis pri >Tok, tokke, tokke, tok, La famili’ Klop, kloppe, kloppe, klop. Auxdigxis vivospir’ En kanto de la nigra vir’. {{tag>kanto litero_k flandra}}