====== La kanto de l' flago ====== ^Muziko|[[L. A. V. ZETTEN]]| ^Esperanta teksto|[[B. RIJPSTRA]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Het lied van de vlag| ^Originala teksto|[[A. B. KLEEREKOPER]]| ===== Teksto ===== Nun, viroj, surstraten, en luktovicar'! Post rugxa standardo, vi laboristar'! Jen ni, la popolo, kun flam' en la kor', Kun kant' en la busx' kiel tondra sonor', Nun, viroj, eksteren, en lum' de la tag', Kaj super la kapoj la helrugxa flag'! Nun, viroj, sonegu minace l’ irad'. Vi estas survoje al via regad', La vivon estontan prezentu vi nun, Via krono ricevu la oron de l’ sun'! Nun, viroj, eksteren, en lum' de la tag', Kaj super la kapoj la helrugxa flag'! Antauxen, ho viroj, sen rezignaci', La venk' estas certa, la mondo de ni! Ni, liberigantoj, luktadas sen ramp'; Kondukas nin cxiam la flag' kiel lamp'. Nun viroj, eksteren, en lum' de la tag', Kaj super la kapoj la helrugxa flag'! Se oni nin portas al morta forec', Nin ili honoras per regxa grandec'! Cxar nin forkondukas impona vicar', De l’ gekamaradoj, la granda anar'! Forportas nin ili el lum' de la tag', Sed super la kapoj la helrugxa flag'! {{tag>kanto litero_k flandra laborista}}