====== La kanto de l’flandraj migrantoj ====== ^Teksto|Van DAELEN| ^Muziko|Karel CANDAEL| ^E-teksto|[[Jan Van SCHOOR]]| ===== Teksto ===== Bonfarta staras jen, kun sak’ Sur dors’, en Flandroland’, Baston’ en man’, malprema vest’, Marsxpreta la migrant’. Li marsxas sur vivovoj’, Kun gxojo en la kor’. La flago flirtas en la vent’, Junec’ estas trezor’. Fiere esplormarsxas li Gxis fora marorand’. Utilon ekkomprenas li De sci’ pri propra land’; De scio propra pri popol’, La lingvo, histori’, Subprem’ minaca kiel nub’. Kun am’ lernadas li. {{tag>kanto litero_k flandra}}