====== La kanto de l’ laboro ====== ^Teksto|H. C. Hansen| ^Esperanta teksto|H.E.J.| ===== Teksto ===== El foraj jarmiloj sonadas la hxor', en ritmoj grandegaj, profunda sonor', Gxi sonis el sxtona hakil' en arbar', kantetis el ligno por simpla ilar', en ritmoj de gxi venis viv' kaj humor', en la kanto, la kant' de l’ labor'. Gxi zumis kaj zumas el karbotunel' kaj el metiejoj en dauxra akcel', en bru' de masxinoj en hal' de fabrik', en sxauxma turnigxo, helica efik'. Gxi tonas al vi dum la tag' kaj la hor', nia kanto, la kant' de l' labor'. En brua obtuz' de fervoja rapid', en siblo de forta vaporo en brid', sub arkoj de pont' en giganta konstru', kaj en la minejaj eksplodo kaj bru', gxi mugxas, susuras dum cxiu taghor', nia kanto, la kant' de l’labor'. {{tag>kanto litero_k dana laborista}}