====== La kanto de l’ libro ====== ^Teksto|E. H. Tønnesen| ===== Teksto ===== En la muta vort' de l’libro kasxas sin sagaca fort', la spirit' en dauxra vibro, laborilo kontraux mort'. Longaj vicoj sur la bretoj, jen volumo post volum' donas solvon de l’ sekretoj — da satigxo ega sum'! Libro, posedajxo kara, la kompas' sur mar' de l’ viv', vojo al estont' pli klara per pasint' en perspektiv'. For la tempoj de mizero! for de mezepoka fum'! en batalo por libero helpas nin la libra lum'. Regas nun la barbareco en perforto kaj sovagx'. En la nordo ni en deco persistadas en kuragx'. Per la libro kaj martelo malgraux mort' kaj tirani', laboristoj, en fidelo al kulturo restu vi! {{tag>kanto litero_k dana laborista}}