====== La kanto de la ruĝa armeo ====== ^Esperanta teksto|[[Aug. SCHWENK]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== La mondon kiu eksxancelas, Sklavjugon kiu rompas jam? Fercxenojn kiu spliti celas, Flag-tenas en bataloflam'? Despoton kiu igas tremi, Lin paligante gxis ekstrem'? Liberon kiu volas semi, Al mort' spitante kaj subprem'? //Rekantajxo:// >Estas la rugxa arme' Hardita en batalo. Sur step' de Rusi' flamis tre En negxo l' unua signalo. Estas la rugxa gvardi' Gvidanta nin al hel' Jam armigxu ni, jam armigxu vi. Kun rugxa arme' gxis cel'! Kolonojn sxtatajn kiu sxiras, Popolon ligas al popol'? De venk' al venko kiu iras, En fido al la propra vol'? Protektas kiu al sovetoj, Agante kontraux tirani'? Batalas kiu por proletoj Kaj posta homgeneraci'? //Rekantajxo// Kaj post la grandaj venkohoroj Travivos filo kaj filin' Pri kio revis niaj koroj. — Tombeja tero kovras nin. Tintado tiam eksonoros Levante sin de sur la ter'. Kaj niaj nepoj kantogloros: Zorgpenis kiu pri liber'? //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_k rusa laborista}}