====== La kato kaj la fripono ====== ^Teksto\\ Muziko|tradicia| ^E-teksto|?| ^Kantas|[[Kaj Tiel Plu]]| ===== Teksto ===== Jen do nia hostorio pri la hund' kaj la katin': tiam ja perdigxis io kaj neniu trovis gxin. Cxu la hund' aux la katin' estis kiu trovis gxin. Diris jam acxa virino certe trovis gxin la hund', mi ne vidis la katinon nek miauxi auxdis sxin. Se mi povos kapti lin kare tuj li pagos gxin. Kontentigxis la virinoj cxar la hund' sin tenis for, nun vi nutru la katinon ke grasigxu sxia korp'. Per bone rostita pan' franda pli ol marcipan'. Froste pluve en tempesto oni eldomigis min, malgraux kruda sxtormvetero, oni ne endomigis min. Sen dormejo kaj furagx' nur por honta acxa vivad'. Jxus mi iris al pirujo, bona sxanc' favoris min, mi nur mangxis unu piron kaj sxtonbruo celis min. Mia mort' estis la cel' sed por mia fia afer'. Nun jam venas la printempo kaj la vulp' estos sinjor', tiam oni klare spertos cxu la hund' estas trezor'. Kiam vulp' estas sinjor' de l'hund' kreskas la valor'. {{tag>kanto litero_k kataluna}}