====== La Kato kaj la Vulpo ====== ^Teksto \\ Muziko|Edoardo BENNUTO| ^E-teksto|[[Giuseppe CASTELLI]]| Origina titolo: **Il Gatto e la Volpe** ===== Teksto ===== Kia hasto! Vi kuras, jes, sed kien vi? Vi komprenos se nur momenton auxdos vi. Li, la Kato, kaj mi, la Vulpo: estas ni kompani'; vi povas fidi nin... Al ni diru pri cxiu via problemajx': la plej bonaj ni estas en cxi tiu kamp'. La kontrakton vi nur subskibu kaj videblos tuj, ke neniel estos pent'. Ni malkovras talentojn kaj ne fusxas ja; cxe ni ekspluatigxos via kvalitar'... Al ni donu nur kvar monerojn kaj aligxu konkurson por la cxiama fam'! Bonega negoco, vidu! Ne perdu cxi tiun sxancon, alie poste pentos vi: okazas ne cxiutage disponi du konsilantojn, du financistojn kiuj laboradas por vi... Subskribu tuj sen hezito, sen prokrast': nur kontrakto lauxlegxa, simpla formalajx'. Cxiujn rajtojn vi lasu al ni, kaj farigxu per ni stelul' de la muzik'! Bonega negoco, vidu! Ne perdu cxi tiun sxancon, alie poste pentos vi: okazas ne cxiutage dispom du konsilantojn, du financistojn kiuj laboradas por vi... Kia hasto! Vi kuras, jes, sed kien vi? Tre bonsxanca vi estis renkontante nin! Li, la Kato, kaj mi, la Vulpo: estas ni kompani'; vi povas fidi nin, vi povas fidi nin, vi povas fidi nin... {{tag>kanto litero_k itala}}