====== La kerlinfano ====== ^Teksto|Albrecht RODENBACH| ^Muziko|Jef Van HOOF| ^E-teksto|[[Juul KARNAS]]| ===== Teksto ===== De kiu vi alvenas tra pluv’ kaj uragan’? De kie vi alvenas tutsole, blondinfan’? Forgxisto de l’arbaro, mi venas el la val’, en kiu patro luktis kaj mortis dum batal’. Li mortis kun honoro, patreto via, knab’; sed kion vi jen kasxas sub via bluza drap’? Forgxisto, estas pecoj de l’ patra, bona glav’; vi gxin por mi reforgxos, gxi estas mia hav’. Mi forgxos gxin pli forta ol svingis patra man’. Sed gxi pro kio servos? vi estas nur infan’. Forgxisto el arbaro, malsagxa vi person’, Je Lo! mi patron vengxos per sango de Valon’. {{tag>kanto litero_k flandra}}