====== La kesto de viskio ====== ^E-teksto|[[wpeo>Vladimir Türk]]| ^MIDI|{{:muziko:la_kesto_de_viskio.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:la_kesto_de_viskio.png}} Elbusxigi blagojn hodiaux cxesis mi, staras mi kun pendkravat' sur kesto de viski' staras mi kun la kolzon' kiel stalhundacx' la masxon mi akiris laux homamasa placx' Forigu jam la keston por gxenerala gxoj' sxtuparo longas al cxiel' kaj malproksima voj' al brando surcxiela sekigxis mia kol' forigu jam la keston por ke mi estu for Se mi havus kestojn de l'fortrinkita brand' domon mi konstruus tuj kasxite cxe mondrand' domon mi konstruus tuj, rigardus al ekster' kaj drinkus tie Billy kaj drinkus tie Ben Se vi, knab', ne vivus sencxese en konflikt' certe ne afliktus vin tiu cxi verdikt' vi trankvile povus nur gxoji pri l'trinkajx' nepre vi ne havus la kolon en la masx' Post kiam vi la keston piede igos for nur malgranda apertur' postrestos en la kol' nur malgranda apertur', al morto nur pasxet' je malgaja fino ne restis ecx glutet' {{tag>kanto litero_k angla usona notoj midi akordoj}}