====== La knabin' Akna ====== ^Teksto\\ Muziko|Sidónio MURALHA & Manuel FREIRE| ^E-teksto|[[António MARTINS]]| 1997.04.01 ===== Teksto ===== Knabin’ Akna sin rigardis sur spegulo: Rigardis nuda formetinte la vestaron. sxi vestitas nun per rugxmakulo, senmove, kusxe sur la trotuaron. Iam antauxe multis gxojo kaj malordo, sed dum balo neniu al sxi dancproponis; mortis la revo en sxia juna korpo, plorfluigxis la vivem’ kiu sxin spronis. «Ino freneza», oni taksis pro troploro, cxiu ajn al sxi alportis po konsilo sed neniu, neniu, neniu kisis sxin amore kaj la knabin’ Akna sin rigardis sur spegulo... Jam poste oni la fenestron fermis kompatis najbarar’: «kor’ panja pece» bedauxris l’ amikar’: «sxi ne meritis! sxi estis simplanima — kaj honesta kondutis cxiam dece...» Kaj al sxi kison surfrunte restas — la tauxgaj kisoj cxar ja neniu, neniu sxin alportis dum sxi vivis al plezuro... «La knabin’ Akna kondutis cxiam dece...» ...Kaj plupendas la spegulo sur la muro. {{tag>kanto litero_k}}