====== La kolonia knabo ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:La_kolonia_knabo.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:La_kolonia_knabo.png}} Mi kantas pri la kolonia knabo Gxak' Dulan'. Malricxaj honestuloj naskis lin en Kaselman'. La sola filo estis li, trezoro de l’patrin', Kaj vere estis koramat' en famili’. Li deksesjara el patrujo vojis al Auxstrali'. Kaj kun banditoj de l’ veprej' subsune vagis li. Kaptite kaj ligite de la policista band', La forta knabo rompis cxian sxnuron en la land'. Forvenu do, amikoj, al alta mont' laux sort', Kunkune ni banditos, ecx gxis la sanga mort'. Ni sturmos tra la valoj, galopos sur eben', Kaj mokos sklavovivon, kun rid' al ferkaten'. Auxdacjunule li komencis vivon de krimul', Kun kor' tutmanka de la tim', minac' al kamparul'. Jugxiston faman li haltigis dum la noktmalvarm', Kalesxojn rabis, oron kaptis, pro kuragx' kaj cxarm. Sorttage Gxako la bravul' forrajdis laux montet', Felicxe auxdis belan tonon de la kantbirdet'. Subite venis tri trupanoj, sur cxevaloj tri, Permeson havis kapti lin, laux legx' de koloni'. "Vi cedu nun, ho Gxak' Dulan', cxar unu kontraux tri Ne havas sxancon por eskap' post tia vivo — fi!" Sed Gxak' rapide kun pistol' brakmovis gxis atak' "Batalos mi, ne cedos", kriis sovagxema Gxak' Li pafis tuj Kelion' al sxoka grundenfal', Sed ankaux mortevundis Gxakon kuglo de rival'. Ankoraux li batalis kontraux registara stab' Jen fine la kaptigxo de la kolonia knab'. {{tag>kanto litero_k angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}