====== La kongresurboj ====== ^Teksto|[[jopedan]]| ^Kantas|[[jxak le puil]]| laux les petits pathelins de mallet-joris, grisolia, belle ===== Teksto ===== >//Cxiam tuj mi pretas diri jes Por partopreni en kongres' Se kelkaj celas al la dorm' Ripozi en la kampardom' Aux iras cxe la famili' Tuj kiam estas ja feri' Preferas mi laux interes' La partoprenon en kongres'// Ade de Bulonjo cxe la mar' Kongreson vidis cxiu jar' De la valoj aux de la montar' Alvenas l’ esperantistar' Ecx se 'stas problemoj pri la mon' Vojagxas ni al Vasxington' Aux bojkoto de landoblok' Ni iras al Vladivostok' Estis elefanta la kotiz' En la kongreso de Pariz' Malaperis tuta komitat' En la kongreso de Darmstadt Logxis ni en kooperativ' En la kongres' de Tel-Aviv' Varmis multe tro la atmosfer' Dum la kongres' de Bonaer' Pri neuxtralec' 'stis la proklam' Dum la kongres' de Rotterdam Korsalutis nin la cxefskaben' En la kongres' de Lihxtensxtejn Nin salutis la putinhxorus' En la kongreso de Arhus Loka grupo de la papinfan' En la kongres' de l’ Vatikan' Pro politik' 'stis ja protest' Dum la kongres' de Budapest' Temis nur pri la biografi' Dum la kongres' de Varsovi' Ni parolis pri matematik' Dum la kongres' de Reikjavik' Kaj prelegis multe pri hxirurg' En la kongreso de Hamburg' >//Cxiam tuj mi pretas diri jes Por partopreni en kongres'// {{tag>kanto litero_k kasedo}}