====== La konsolo de Danlando ====== ^Esperanta teksto|[[P. Th. Justesen]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Langt højere Bjerge| ^Originala teksto|[[N. F. S. Grundtvig]]| ===== Teksto ===== Montegoj alie! Montetoj cxe ni! Danlando molege nur ondas. Gxojigas nin danojn herbverda graci'. Al nia anim' gxi respondas. Alteco! Grandeco! Fremdajxoj al ni. Modeste ni vivas en dan-idili'. Belegas — sendube! — la fremda landar', — Ja tiel spertuloj rakontas. — Sed pro la cxestranda, fagverda arbar', pro floroj neniel ni hontas. La florricxa kamp' cxe la mara ondar': Lulilo kaj tombo por dana homar'! Fremdula heroo pri gloro, pri far', pri ricxo nin eble superas. Sed sxilda koraro kaj sxildleonar'! Pri tiuj la danoj fieras. Aglegoj batalu pri regno, pri ter'! Jen koroj! Jen nia, la dana prefer'. Pli sagxaj versajne vi estas cxe vi ol ni en la danlandetaro. Neniel ni havas la sagxon de Di’, sed iom, por taga fararo. Se cxiam nin gvidos la justo, la ver', ni certe retenos hejmrajton sur ter'. Pli pompe, noblege, impone ol ni lauxdire fremduloj babilas. Pri belo, alteco kaj glor' tie cxi verece ni kante jubilas. Ne trancxas la lingvo-cxi kiel trancxil', — gxi fandas — nek batas gxi kiel frapil' Da erco, la blanka, la rugxa trezor' aliaj multege posedas. Cxe danoj por cxiuj, por regxo, sxofor' suficxe da pan' oni knedas. Plej granda felicxo trovigxas cxe ni: Abundo malofta — mankado ecx pli! {{tag>kanto litero_k dana}}