====== La kozako ====== ^Auxtoro|laux pola popolkanto St. Moniuszko| ^E-teksto|[[wpeo>A. Grabowski]]| ^Originala titolo|Tam na górze jawór stoj| ^MIDI|{{:muziko:La_kozako.mid}}| Noto: Stanisław Moniuszko — eminenta komponisto, patro de la pola nacia operarto, auxtoro de multaj kantoj. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:La_kozako.png}} Sur monteto tie staras verda la acero; mortas juna la kozako sur la fremda tero: „Mortas mi en fremda lando, venas mia fino — /: do alvoku la partinon, mia amatino! :/ Kaj alvenis la patrino, venis patrineto; turnis palan la vizagxon kontraux la fileto: „Ho fileto, mia kara, devis vi perei — /: cxar ne volis vi konsilojn de l' patrin' obei! :/ „Mi vin petas, patrineto, bele enterigu: oni batu sonorilojn kaj orgenludigu; sed ne gvidu min al tombo pastroj, nek diakoj — /: nur en teron ukrainaj metu min kozakoj!" :/ {{tag>kanto litero_k notoj midi akordoj}}