====== La Kri' kaj Mia Bonnie ====== ^E-teksto |F.D. Murphy| Laux la muziko de "My Bonnie is over the ocean" La unua versio estas Esperanta "popolarta", la dua estas traduko de la origina kanto. ===== teksto-1: La kri' ===== '' [[G]]'' ''Sur montoj kaj step' indianoj'' '' [[D]]'' ''cxasadas kun rugxfamili'.'' '' [[G]]'' ''Kaj se vi postulas parolon,'' '' [[C]] [[D]] [[G]]'' ''kanjono respondas per kri':'' //Refreno:// >''[[G]] [[C]] [[D]] [[G]]'' >''Esperanto estas la lingvo por ni, por ni,'' >''[[G]] [[C]] [[D]] [[G]]'' >''Esperanto estas la lingvo por ni.'' En densa Afrika gxangalo sovagxaj nigruloj sen Di' jam solvis la lingvan problemon, per tam-tam' disigxas la kri': >//Refreno// Cxe norda poluso eskimoj Logxadas en negxo glaci` Kaj kiam parolo necesas Trans blanka dezert` sonas kri` >//Refreno// Sur tuta cxi vasta terglobo, en urboj de cxiu naci' trovigxas la samideanoj, sonigxas la tutsama kri': >//Refreno// Indianoj, eskimoj, nigruloj, urbanoj, kaj buboj, kaj ni jam uzas la Zamenhof-lingvon, do vivu, prosperu la kri': >//Refreno// ===== teksto-2: Mia Bonnie ===== {{ :muziknotoj:mia_bonnie.png?400|}} //**La nomon 'Bonnie' prononcu: 'Bani' !**// Post mar' mia Bonnie forestas, post la oceana senlim' Post mar' mia Bonnie forestas, revenu li el malproksim' . //Refreno// >Ho, revenu, venu li el malproksim' al mi >Ho, revenu, revenu li el malproksim' ! Ekblovu la ventoj el maro, al la oceana senlim' Ekblovu la ventoj el maro, redonu lin el malproksim' ! >//Refreno// Dum nokto pasinta mi songxis kaj tial min pezas la tim' Ke plu mia Bonnie ne vivas, pereis li en malproksim' . >//Refreno// ===== Teksto 3 ===== Post longa penad' kaj turmento, jes, venis ja fine la tag'; Ekflirtis en fresxa la vento tutmonde la verdstela flag': //Refreno:// >Esperanto - estas la lingvo por ni, por ni! Esperanto - ja estas la lingvo por ni ! Sur monto, en val' fruktodona, en urbo, vilagx' kaj kampar', eksonis la kanto belsona. de nenombrigebla fratar': //Refreno// En negxo cxe globaj polusoj, en varmo de granda gxangal', cxe cxinoj kaj angloj kaj rusoj, triumfis la akra signal': //Refreno// Survoje de fora stelaro, raketoj en grandformaci', urgxadis tra spaca la maro gvidataj al teron de l'kri': //Refreno// En Unuigxintaj Nacioj de tuta la delegitar' audigxis tre lauxte la krioj sen helpo de tradukistar': //Refreno// Ecx Brejxnev kaj Carter kunsidis kun Hua en cxina hotel', babilis kaj ludis kaj ridis kaj kantis sub verda la stel': //Refreno// "Neniam plu lingvaj problemoj kauxzigu militon en mond'!", proklamis la tri' kun manpremoj kaj kantis denove en rond' : //Refreno// Varmkora estigxis la mondo, pacigxis ja cxiuj popol', influe de granda la rondo marsxanta sub verda simbol': //Refreno// Jes, bela farigxis surtera la vivo de cxiaj estajx', sxangxigxis la tempo mizera per helpo de verda mirajx': //Refreno// //malrapide!// Subite de l'tuta epoko plu restis neniu ol mi, cxar el la gxardeno de l'koko eksonis vekiga la kri': >Esperanto - estas la lingvo por ni, por ni! Esperanto - ja estas la lingvo por ni! ===== Eksteraj ligoj ===== * [http://www.tejo.org/rejm/melodioj.php#kri la melodio por posxtelefono] {{tag>litero_k kanto angla akordoj notoj}}