====== La krokodilo ====== ^Muziko|franca popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Lydia ZAMENHOF]]| ^MIDI|{{:muziko:la_krokodilo.mid}}| ^Muziko|franca popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Fransoazo Oazo]]| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:la_krokodilo.png}} La krokodil' irante al milito Al la idar' adiaux diris jxus. Foriris gxi mugxante kun ekscito, Pri elefanto pensis gxi kun ruz'. //Rekantajxo:// >Se la kro-kro, kro-la-kro-kro, Kro-la-krokodilo Malaperis for en Nil' - Ni ne parolu plu. O-e-o o-e-o-e-o o o o Murmuris gxi militan marsxon glute, Inter la dentoj vortoj restis for. Kiam la fauxkon gxi malfermis tute La malamikoj tremis en la kor'. //Rekantajxo// Cxe Nilo-bordo zumas gxia kanto Kaj cxio tremas cxe la bord de Nil'. Kaj jen - subite venis elefanto Kaj malaperis brava krokodil'! {{tag>kanto litero_k franca popola notoj midi}} ===== Teksto ===== La krokodil' irante al kongreso Al la idar' konsilojn diris jxus. Foriris gxi mugxante kun ekscito, Pri elefanto pensis gxi kun ĝoj'. //Rekantajxo:// >Se la kro-kro-kro, la-kro-kro-kro, la krokodilo Malaperis for en Nil' Ni ne parolu plu. O-e-o o-e-o-e-o o o o Murmuris gxi la Esperantan himnon, Inter la dentoj vortoj ŝvebis for. Kiam la fauxkon gxi malfermis tute La infanar' kunkantis en akord'. //Rekantajxo// Cxe Nilo-bordo zumas gxia kanto Kaj cxiuj vigle akompanas ĝin. Kaj jen - subite venis elefanto Kaj malaperis ĝia gramatik'!