====== La kukol' kukolas (pola) ====== ^E-teksto|J. MIELCAREK| ===== Teksto ===== La kukol’ kukolas, knab’ knabinon volas. Li pompas, nobelas, pro fiero ŝvelas. //Refreno:// >Kuku, kuku, a-a, a-a, >odiridi, odorididine, >odorididine uha! Knaboj, miaj knaboj, al kio vi fidas. Ĉu surtutojn, kiujn po unu ni vidas. >//Refreno// Facilas rekoni knabon pavemulon, fiero en kapo kvankam poŝe nulo. >//Refreno// La kukol’ kukolas, serĉas la knabinon, stulta, kiu volas riĉan fianĉinon. >//Refreno// {{tag>kanto litero_k popola pola}}