====== La laborista flago ====== ^Muziko|E. Schmidt| ^Teksto|A. Hauptmann| ^E-teksto|[[wpeo>L. Schödl]]| ^MIDI|{{:muziko:la_laborista_flago.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:la_laborista_flago.png}} Mi portas nian flagon, sangrugxa gxia kolor. La laboristan standardon la patro gardis kun glor'. Neniam gxi falis ja vere, se ankaux falis la vir', hodiaux gxi flirtas fiere, al nia de l'cel' sopir'. Mi portas nian flagon, Purpuron de l'laboristar'. Tra l'nokto portis la flagon La patro kun l'amikar'. Kaj donis gxin al mi matene, L'auxroro lumis al tag', Por porti gxin firme, solene Al nova, libera ag'. Mi portas nian flagon, Sangrugxa gxia kolor'. La laborista standardo, La laborista honor' Admonis nin al unueco Dum nokt', milito, kverel', Finluktu en solidareco, Ho. filoj, por bela cel'! {{tag>kanto litero_l kanto germana notoj midi akordoj}}