====== La laboruloj de l' mondo ====== ^Muziko|[[J. R. V. D. GLAS]]| ^Esperanta teksto|[[B. RIJPSTRA]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|De werkers der wereld| ^Originala teksto|[[S. FRANKE]]| ===== Teksto ===== Blovu trumpetojn kaj per klarionoj, Sonu la sxalm' kaj tambura lamen'; Ke forte tondradu la pasx' de l’ milionoj, Libero nun venas, rompigxas katen'. Blovu trumpetojn kaj per klarionoj, Libero nun venas, rompigxas katen'. Flirtu nun alte, standardoj kaj flagoj! Kun flagoj flagrantaj luktante al ben'! Popol' de l' laboro, al festaj venktagoj; Libero nun venas, rompigxas katen'. Flirtu nun alte, standardoj kaj flagoj ! Libero nun venas, rompigxas katen'. Lok' por laboro, kaj for malhelpilojn! Sin levas popol' en socia aren'. For la remparon kaj for la barilojn! Libero nun venas, rompigxas katen'. Lok' por laboro, kaj for malhelpilojn! Libero nun venas, rompigxas katen'. Rajt' al popolo, por gxia laboro, Frapu tamburon, dandiradomden; Tremu, tiranoj, alarmas sonoro: Libero nun venas, rompigxas katen'. Rajt' al popolo, por gxia laboro, Libero nun venas, rompigxas katen'. {{tag>kanto litero_l flandra laborista}}