====== La lagobordo Lomonda ====== ^Muziko|skota popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Agnes B. Dean]]| ^Origina titolo|Loch Lomond| ^MIDI|{{:muziko:la_lagobordo_lomonda.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:la_lagobordo_lomonda.png}} Cxe la bela lagbordo kaj bela valar' kie brilas la sun sur Lomondo vespere kun mia amanto vagis mi sur la bela lagobord' de Lomondo. //Refeno:// >Per altvojo vi kaj per malalta mi kaj unue Skotlandon mi venos se plu mian karan neniam vidos mi sur la bela lagobord' de Lomondo. Ni larme disigxis en tiu valet' en la ombro de monto Lomondo la belan purpuran montlandon vidis ni kaj la brilon de la lun' sur la ondo. //Refreno// Kantadas birdar' kaj kreskadas florar' cxe la lago de kara memoro sed de mia kor' la printempo restas for kaj plenigxas la okulo de ploro. //Refreno// {{tag>kanto litero_l skota popola notoj mid}}