====== La lando prapatra ====== ^Esperanta teksto|[[J. D. APPLEBAUM]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|Hen Wlad fy Nhadau| ^Originala teksto|[[A. P. GRAVES]]| ===== Teksto ===== Ho, lando de l' patroj tre kara al mi, la lando de bardoj kaj dolcxmelodi'! Por vi patrujanoj kun amo en kor' elversxis vivsangon en glor'. //Rekantajxo:// >Kimra land', kara vi estas al mi: dum restos mar' kaj ondrempar' mi restos fidela al vi. //Rekantajxo// Kimrujo! la lando de valo kaj mont', majestaj krutajxoj gxis forhorizont'! Al kimro fidela auxdigxas kantet' en cxiu rivera ondet'. //Rekantajxo// Kaj malgraux invado kaj prema sufer' la lingvo de l' kimroj vivadas sur ter'; neniam silentos poeta la ton' de l' bardoj, nek harpa la son'. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_l kimra}}