====== La lasta hor' de l' jaro ====== ^Muziko|[[E. Windeballe]]| ^Esperanta teksto|[[F. Ph. Kiehl]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== La lasta hor' de l’ jaro eksonas kun gravec'. Ni trinku do, frataro, je gxia pasintec’! Gxi estas forsveninta al la jarar' pasinta. Gxi gvidis tra dolor' kaj gxoj' nin pluen sur fincela voj'. L' eterna temp' turnigxas, sxangxigxas, flugas for. Gxi floras, maljunigxas, eligxas el memor'. Enskrib' kun pen' balbutas sur tomboj, kiuj mutas. Ricxec', belec', honor' kaj pov' perdigxas en de l’ tempoj blov'. El gaja amikaro ne cxiuj vivas plu, brilintaj antaux jaro en nia rendevu'. Jen aro ja foriris. La morto gxin forsxiris. La glasojn nun tintigu ni! Al ili pacon donu Di'! Post jaro kusxos eble aliaj sub marmor'. Obeas cxiu nepre la mortan vokon: „For!” Dum cxiu temp' okazas, ke arbojn sxtorm' frakasas. La postvivantaj je la fin' memoros kaj priploros nin. Timegi ne bezonas bonul' pro sia sort'. Di' belajn songxojn donas al li post lia mort', kaj post de l’ vivo peno li dormos sen cxagreno. Lin vekos Di' al bela glor', al nova viv' sen vivdolor'! Ni sercxu lecionon, fratar', en jena vort': Bonulo trovos bonon en vivo kaj en mort'! Por iam nin revidi, cxe l’ tron' de Dio sidi amikoj, estu bonaj ni! Novjaran benon donu Di'! {{tag>kanto litero_l esperanto}}