====== La Lasta Kanzono ====== ^Teksto|[[Rogxer BORGXES]] kaj [[Jimes MILANEZ]]| ^Muziko|[[Supernova]]| ===== Teksto ===== Tuj ĝi falos sur sin mem Vanta viv' pasanta sen sent' kaj mi pensas ĝin adiaŭi nun Trista festo, mona febr' Finon havis ĝoj' en tenebr' kaj la vivo ploras pro luksa pun' //Refreno// >bela domo, bela ĝarden' >jen la rezulto de l'entrepren' >Miskontentaj homoj tostantaj ĉe boteloj de frua temp' jen la rezulto, jen fina venk' ĉu mi daŭre restu ridanta? Tuj ĝi falos sur sin mem Vanta viv' pasanta sen sent' kaj mi pensas ĝin adiaŭi nun Trista festo, mona febr' Finon havis ĝoj' en tenebr' kaj la vivo ploras pro luksa pun' //Refreno// Kiam mi perdite drivas kaj ni renkontiĝas tro kia malplena sent' Kiam mi sencele solas kaj mi preskaŭ mortas per tranĉita pojna vejn' Kiam mi kaŝite ploras kaj mi rememoras ke forkuras mia temp' savu min! //Refreno// {{tag>kanto litero_l roko esperanto}}