====== La Leviĝo De La Lun' ====== //Kantas [[Persone]], muziko & teksto: Martin// ===== Teksto ===== Estas mi kaptita en amasmalliberej' Mi estas prizonulo de la tago Mi ne kuragxas movi min Cxar en la taga lum' Montrigxas cxiu mia ago Cxiu eta movo, cxiu pasxo sur la strat' Cxiam min observas la okuloj Kaj kreskas gxis paniko La malbeno de solec' Meze de aliaj prizonuloj //Refreno:// >Sed je sunomallevigx' >Mi liberigxas de la pun' >Kaj gxuas vian amon >Finfine >Je la levigxo de la lun' Cxiam cxirkauxstaras min la muroj de malkasx' Mi estas prizonulo de la tago Mi ne kuragxas movi min Cxar en la taga lum' Montrigxas cxiu mia ago Sed venos tempo, kiam mi rigardas al la sun' Kaj vidas gxin proksime al la tero Kaj tiam mi komprenas ke post ne tro longa temp' Venos gxojo, venos nun vespero >//Refreno// Kiam la luno brilas tra via fenestro Li estas la sola kiu rigardas nin Sed mi bone konas la vizagxon de l' gxentila noktoestro Nenion li diros neniel mi timas lin >//Refreno// {{tag>litero_l kanto}}