====== La lingva ponto ====== ^E-teksto|[[H.E.JENSEN]]| Laux dana melodio: **I en kælder sort som kul** ===== Teksto ===== "Panjo, vivas sur la ter' homoj tre malsamaj laŭ kolor’ kad karakter' — nigraj kaj islamaj — se ĉe tia fremda hom' mi en lia propra dom’ iam gasti volos — kiel ni parolos? Certe ili havas ja tre malsamajn lingvojn. Ĉu mi diru nur: ba-ba, uzu nur la fingrojn? Ilin ne komprenos mi Malgraŭ nia simpati'; Estas pli ol terni: Multajn lingvojn lerni." "Kara mia, aŭdu nur: Venis dam la solvo. Vi ĝin spertos kun plezur’, Jen por vi elvolvo: Jam ekzistas komprenil’. Granda homo, mia fil’, Venkis la giganton, Faris esperanton. Lingvo simpla estas ĝi por la homa rondo, disvastiĝas pli kaj pli en la tuta mondo. Dam ĝi estas viva pont' por nuntempo kaj estont’. Kara filo mia, jam ĝi estas via." Per ĉi tiu lasta strof’ Danku ni elkore La kreinton Zamenhof, Ĉar li tiel glore Trovis solvom de l’ problem', Ilon por la kontaktem’ - Do: al li honoron Kaj tre longan gloron. {{tag>kanto litero_l}}