====== La lingvo por teranoj ====== ^Teksto/Muziko|[[Ol Kopistjanska]]| ===== Teksto ===== Vi auxdis iam ion pri tiu stranga lingvo, Sed tute vi ne kredas, ke uzas gxin la mond'. Ne havas gxi popolon, ekzistas sen patrujo. Vi dubas cxu atendas gxin gloro kaj estont'. Vi estas plej kutima moderna skeptikulo, Sed mi vin agitadas nek kontraux kaj nek por. Mi simple vin invitas cxeesti lecionon Por ke hezitoj viaj tuj disblovigxu for. Cxar Refreno: >//Esperanto estas lingvo por teranoj, Tauxgas gxi por plenkreskuloj kaj infanoj. Memorebla kaj belsona porparolo, kanto bona. Gxian sorton kaj estonton tenas ni en niaj manoj.// Ne estas tute morta la lingvo Esperanto. Jam pli ol dum centjaro gi vivas sur la ter'. Ne unu kleriganto laboris plej fervore Por montri al homaro la vojon gxis prosper'. Ekauxdu la muzikon de cxiu bela vorto, Malkovru poezion de lukt' kaj aventur'. Plenigxos via vivo per pli profundaj sentoj, Pli hele brilos suno, abundos la plezur'. Cxar //Refreno// {{tag>kanto litero_l}}