====== La longa blanka vojo ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:La_longa_blanka_vojo.mid}}| Noto: La Norda Teritorio de Auxstralio nomigxas “La Neva Neva Lando” pro gxia malfekundeco (plejparte dezerto) kaj la malgranda logxantaro. (“Neva” signifas “neniam”.) ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:La_longa_blanka_vojo.png}} Mia sidej' estas selo sub granda blua tegment'. Mia kant’ estas la bona kant’ de viroj gajaj pro korkontent'. Ni rajdas al la "neva neva", laux longa, blanka voj' kun nevidebla fin'. Al bruna, vasta land’ ni iras, kie cxiu hom’ kun gxoj' salutas nin. Dubas ni pri la hor' de alveno, antauxen malhastas ni al la cel'. Ni apud tendfajr' ripozas tra l’ noktoj sub stelsemita ombrel'. Ni rajdas al la "neva neva", laux longa, blanka voj' kun nevidebla fin'. {{tag>kanto litero_l angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}