====== La lulanta minlaboristo ====== ^Teksto|Lambucht LAMBRECHTS| ^Muziko|E. HULLENBROOCK| ^E-teksto|[[Juul KARNAS]]| ===== Teksto ===== Neniam patret’ via kantis, infan’; cxar vivo al li estis lukto por pan’; suferojn rezervis la tero sen gxoj’, neniam rozeton li trovis sur voj’. Sed vi lin kantigas el tuta plenfort’: tralalala, tralalala! Por vi li ecx kantus gxis venas la mort’: tralalala, tralalala! Pli bone ne estos la vivo por vi; minejo ne ridas pro suna radi’. Atendas vin samaj luktad’ kaj sufer’; malantaux la karbo minacas dangxer’. Sed kantu vi, knabo, el tuta plenfort’: tralalala, tralalala! Por vi li ecx kantus gxis venas la mort’: tralalala , tralalala! {{tag>kanto litero_l flandra}}