====== La Luna Promenado ====== //Auxtoras [[Rogxer BORGXES]], 2001// //Originale aperita en la disko "Muziko Elektronika".// //Nova versio aperas en la kd "Elektronika Kompilo" de Vinilkosmo (kunkantas Nathalie Bedrune, el Francio).// ===== Teksto ===== Jen vendredo la tago finigxas kaj sxi forlasas laborejon Por metroe reveni hejmen Kial sxi venas? Vesperigxas La nokto aperas kaj sxi forlasas la pregxejon Gardi fidon je sola Dio Kial sxi dubas? Ho, Mister', faru el ni Konsilanton de via emoci' Prenu sxin el tiu kamer' Jen la horo de la konfesi' mmm . . . la luna promenado mmm . . . la sankta memkronado uuhh uh uh Jen sabato La tago finigxas kaj sxi forlasas la kinejon Naiva lup' ekzistas ne Kial sxi staras? Vesperigxas La nokto aperas kaj sxi forlasas la drinkejon De gxojo ebria kaj de felicxo Kie sxi tranoktos? Ho, Mister', faru el ni Konsilanton de via emoci' Prenu sxin el tiu kamer' Jen la horo de la konfesi' mmm . . . la luna promenado mmm . . . la sankta memkronado uuhh uh uh Mi pluiras unu pasxon Sxi vojiras pasxojn du Du mi marsxas, kiel sxi Ok aux dek sxi marsxis pli! Se mi kuras, ankaux sxi Tial tauxgas l' utopi'! Por promeni, sen alven' Sub la luna lumo kiel nun . . . {{tag>litero_l kanto}}