====== La malespero ====== ^Muziko|de Menil| ^Teksto|Rosa Meier| El //La Pirato//, decembro 1933 ===== Teksto ===== En la mondon venis nova krizo, tra la mondo iras la bojkoto, per flugiloj de la civilizo nun ni cxiuj flugas al bankroto. Jen Usono (ne plu soifanta) gxi la mondan sxiras organismon, al la mond’ eterne kreditanta gxi promesas bankan kataklismon. Sub la sanga signo de l' mizero kolektigxas lacaj sav-talentoj kaj rapide kreskas la ofero per la bono de l’ eksperimentoj. Forte staras muroj de l’ doganoj inter la popoloj dividitaj, sed ni cxiuj saltas sur vulkanoj per la danta flamo ekscititaj. Kun sxakala digno, kun lamento, kunprenante cxiu sian bombon, la popoloj faros sen konsento unu grandan mondo-hekatombon. Niaj eminentaj registaroj en parolo vana ne lacigxos, gxis kruela songxo de l' barbaroj por eterna pen efektivigxos. {{tag>kanto litero_m esperanto}}