====== La maljuna Jim ====== ^E-teksto|[[wpeo>Vladimir Türk]]| ^MIDI|{{:muziko:La_maljuna_Jim.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:La_maljuna_Jim.png}} Ni duope veturadis, mi kaj la maljuna Jim, el memoro jam elfalis, kie nia sort' ekligis nin trans Usono cxiam kune, Jim instruis oportune, lukti kapablis pri la viv', kion sciu bona hoboe, grizakape portis tiu vir' Nin bremsistoj cxiuj konis cxiam kune mi kaj olda Jim dum blovtubo nigra fumis ni ridadis kune sen la tim' cxiuj posxoj mone vakis ni al suno trajne vagis barbegojn survange sen kompar' ricxaj vivas nur per mono ni pli vivon gxuis en la par' Foje ni du Minnesote kuris post la sxargxa vagonar' Jimmy, jam gxin atingonte sxanceligxis en subita fal' ni la terenfalon vidis, trans la dorson plu ruligxis pezegaj la radoj de l'vagon' kial eta bub' mi ploris, ekvidinte lian palan vangon Sur la trak' li kusxe restis gxin aminte per la tuta kor' morna mia viv' ekestis mi forgesis ridi en la hor' nun mi kuras lastafoje proksimigxas jam survoje Jimmy kaj lasta lia trajn' en la nova mondo mia ni veturos kune por cxiam {{tag>kanto litero_m notoj midi akordoj}}