====== La Malnova Balancilo ====== ^Teksto|[[Marcelo REDOULEZ]]| ^Muziko|[[Nanne KALMA]]| ^Plenumas|[[Kajto]]| La refreno konsistiĝas de 4 versoj "De la ĉielo al la tero" kaj poste "grandplezur'", sed en la fino de la kanto, ili ne ludas kaj kantas la unuan verson, escepte de la unua versaro, kiu estas kompleta. --- //[[:wiki:user:zehanonimo|Ricardo Dias Almeida]] 26/03/2008 19:05// Akordaro gxentile pruntita de Nanne Kalma, el Kajto. --- //[[:wiki:user:zehanonimo|Ricardo Dias Almeida]] 18/04/2008 01:39// ===== Teksto ===== {{ youtube>quBRy9_LeWw}} ''Komenco: [[D]] [[D2]] [[D]]''\\ '' [[D]]''\\ ''Balanciĝas kvinjaraĝa etulino.''\\ '' [[A]]''\\ ''Ŝi loĝas for ĉe alia stratofino.''\\ '' [[Bm]]''\\ ''Ŝi ofte nudpiede ĉi tien venas''\\ '' [[A]]''\\ ''Por revi, kiam vivo splenas.''\\ '' [[D]] [[A]] [[Bm]]''\\ ''Ŝian brunan jutan robon jam eluzis''\\ '' [[G]] [[D]] [[A]]''\\ ''Du fratinoj, kiuj ankaŭ sin amuzis''\\ '' [[D]] [[A]] [[Bm]]''\\ ''Per la balancilo por promenvetur'''\\ '' [[Em]] [[Bm]] [[G]] [[A]]''\\ ''De la tero al la ĉielo: grandplezur'!''\\ \\ Ĉe la dorso de la knabino sidas frato. Dum li ludas, ne turmentas lin malsato. Li firme ĉirkaŭbrake talion tenas De la fratino kaj nuntempe li serenas. Fermas la okulojn tiu bubo; Supren kaj malsupren fidas li sen dubo, Kaj plengorĝe ridas, homnatur'! De la ĉielo al la tero: grandplezur'! //Refreno:// >'' [[D]] [[Bm]]'' >''De la ĉielo al la tero'' >'' [[G]] [[A]]'' >''De la ĉielo al la tero'' >'' [[D]] [[Bm]]'' >''De la ĉielo al la tero'' >'' [[Em]] [[A]]'' >''De la ĉielo al la tero'' >'' [[D]]'' >''grandplezur'!'' De la baskulo sur la fronta ekstremajxo Sidas knabo kun eleganta vestajxo, Proksimume dekjaragxa; li kungxuas. Ja riprocxojn li meritos, cxar malfruas. Li ne rajtas tiun lokon frekventi. Pro sxirita jako devos li plu penti. Sed nun gravas nek veluro, nek futuro. De la tero al la cxielo: grandplezur'! '' [[D]] [[G]] [[A]] [[D]]''\\ ''Tri infanoj kune nun felicxas.''\\ '' [[D]] [[G]] [[A]] [[D]]''\\ ''Per animo hela, gxoja ili ricxas.''\\ '' [[Em]] [[A]] [[D]] [[Bm]]''\\ ''Kaj se vi alvokas, vin ili ne auxdas;''\\ '' [[Em]] [[G]] [[Em]] [[Bm]] [[A]]''\\ ''Fajfis ecx trifoje trajno, kiu lauxdas.''\\ '' [[D]] [[G]] [[A]] [[D]]''\\ ''Sed momente ili ne plu apartenas''\\ ''[[D]] [[G]] [[A]] [[D]]''\\ ''Al la plenkreskula mondo, kiu svenas.''\\ ''[[Em]] [[A]] [[D]] [[Bm]]''\\ ''Sune ili helas meze de la obskur'.''\\ '' [[Em]] [[Bm]] [[D]] [[A]]''\\ ''De la cxielo al la tero: grandplezur'!''\\ >//Refreno (2-foje)// ''Flutado: [[G]] [[A]] [[D]] [[Bm]] [[Em]] [[A]] [[Em]] [[D]]''\\ ''Flutado: [[G]] [[A]] [[D]] [[Bm]] [[Em]] [[A]]''\\ '' [[D]]''\\ ''... grandplezur'!''\\ >//Refreno (4-foje)// {{tag>litero_m kanto esperanto akordoj filmo e-sona_filmo}}