====== La Mamma ====== ^Muziko|[[wpeo>Charles AZNAVOUR]]| ^Teksto|[[Robert GALL]]| ^E-teksto|[[Michel SLAGMULDER]]| ^Kantas|[[wpeo>Charles AZNAVOUR]]| ===== Teksto ===== {{ youtube>A12ok-1zGH8}} Ĉiuj venis kaj ĉeestas Ĉar aŭdiĝas tiu krio Mortantas, la Mamma Ĉiuj venis kaj ĉeestas Eĉ de Sud' de Italio 'Stas eĉ Gorgio la fifilo Kiu plenmane donacas Infanoj silente ludas Surgrunde liton ĉirkaŭas Ilia tudo ne gravas 'Stas ilia lasta donac' Al La Mamma Oni kisas ŝin tutvarme Litigas ŝin surkusene Mortantas, la Mamma Gracia Sankta Maria Kies statu' estas sur plac' Certe vi ŝin enbrakumas Kantante ŝin Ave Maria Ave Maria Multe da am' kaj rememor' Ĉirkaŭ vi, vi la Mamma Multaj larmoj kaj ridetoj Transe de vi, vi la Mamma La viroj tiel varmiĝis Ĉar survoje tiel sunis Mortantas, la Mamma Trinkatas freŝa novvino El tiu bona vinarbo Senorde surbenkiĝas La ĉapeloj kaj koltukoj Strange oni ne malĝojas Apud lito de l'amego Eĉ onklo gitaron ludas Per tre milda atenteco Pri la Mamma!!! Virinoj rememorantaj Funebrajn malĝojajn kantojn, Mortantas, la Mamma!!! Per la okuloj fermitaj Kantas kvazaŭ lulus idon Post la laborplena tago, Ridetontan en la domo Ave Maria!!! Multe da am' kaj rememor' Ĉirkaŭ vi, vi, la Mamma Multaj larmoj kaj ridetoj Transe de vi, vi, la Mamma Neniam, neniam Forgesos ni neniam vin. {{tag>kanto litero_m franca filmo}}