====== La marŝo de la junularo ====== ^Muziko|Melodio de: Engelbrektsmarchen| ^Teksto|K. G. Ossiannilsson| ===== Teksto ===== En arme' de l’ labor' kaj en la vic' de l’ junul’ Sub la rugxa standard' iru cxiu laborul'. En la koro vi sentu liberecon por vi, Jen la anaro de l’ liber', kaj la junaj estas ni. Do antauxen dum kant' kaj per kurad' je la signal', Liberiga batal' por nova temp', ideal'. Pro venteg', en printemp' rompigxas vintra la glaci' Brilas sun', sonas kant', la katenojn rompas ni. Iras ni al batal' por cxies plena justec' Liberigu do nin je la tuta facilec'. Staras dom' de l’ perfort' sur fundament' kiel mont', Unuigxo, nia fort' forlevos gxin por la estont'. For gxin nun for gxis rub' kaj super ties ruinar' Plugos ni sur kampar', novkonstruigxos domar'. For do gxin en honesta finbatal' por nia sort', Liberec' regos jam, cxesis kruda la perfort'. Nia bat' por popol' kaj por fratec' en la land' Estas por la forig' de la perfortema band'. La ekbril', nia lum', vidigxas ver' en klarec', Sxirmas ni la niajn vivojn kontraux raba barbarec'. Tiun teron, de ni, kontentaj, rabis profitul', Plugis ni suferul', kulturadis malricxul’. Al batal' por la rajt' ni iru viroj de l’ liber'! Mondon jam de l’ rabist' prenu ni per rekonker'! {{tag>kanto litero_m dana laborista}}