====== La matenrampanto ====== ^Teksto|[[wpeo>Tomas_Q_Nilsson|Tomas Q NILSSON]]| ^Muziko|[[wpeo>Tomas_Q_Nilsson|Tomas Q NILSSON]]| ^Kantas|[[La Perdita Generacio]]| ===== Teksto ===== ĉiun fojon ĉi-malpleno vekita el rev’ pri io pli la sama sopiro malkuraĝa al ŝanĝi la modelon kiu iĝis mi //Refreno// >… estas devoj oni devas … >mi devigas min mem ellitiĝi >kafotason trinku por ekigem’ ĉiam tiu-ĉi agmodelo kombi kaj razi formi kaj ŝminki kreas stil’ do, streĉu la dorson kaj la kolumon suprenigu la brovojn kaj la mamojn merkatamata vendprofil’ //Refreno// >… estas devoj oni devas … >mi devigas min mem >alian kafotason trinku por laborem’ ĉiun fojon maltrankvilo -ĉu mi ŝlosis la pordon solide? ho, tie estas la poŝtelefono ĉiam kontaktebla ĉie … estas devoj oni devas … mi devigas min mem la trian kafotason trinku por kuregem’ jes, esti plej rapida ĉies devo estas vetkuru soci’ kun eĉ plia kafotas’ {{tag>kanto litero_m esperanto}}