====== La mazurko sub la pinoj ====== ^Teksto|Charloun RIEU| ^Muziko|laŭ melodio La Petite Voisine, XIX-a| ^Esperanta teksto|René DESHAYS| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|La mazurka souto li pins| 1 Ho belaj knabinoj, Amemaj junuloj, La rozo ekfloras, Tiel al ni plaĉas ; Cxar mun estas festo Iru ni ĝin preni, ĉar en simpla danco La koroj plezuros. //Refreno:// //Rapidu la horo pasas, Neniu malfrue restu, La mazurkon, cxarman dancon, Tuj faru sub la pin'. Rapidu la horo pasas, Neniu malfrue restu, La mazurkon, cxarman dancon, Tuj faru sub la pin'.// 2 Nun la muzikisto, Kun vestoj dimancxaj Ne longe malfruos: Li devas komenci... Audu, de Alpioj Tamburino sonas : Vigligas nin tio, Instigos al danco. //Refreno:// 3 ĉu brunaj, ĉu palaj, En parfuma blov' Kun manoj sur sxultro Senkulpe ni gxojas. Laŭtakte ni dancu Sub verdaj pinbranĉoj Gepatroj rigardas, Neniu mallaŭdos. //Refreno:// 4 Post danco finita, Duope ni venos, En la kampdometon Sub la kastelturo. Kaj feste ni trinkos La vinon muskatan Por pli memorigi La dancon mazurkan. //Refreno:// {{tag>kanto provenca litero_M danco}}