====== La menu' ====== ^Teksto & Muziko|Carl F. Zöllner| ^E-teksto|[[Manuel PANCORBO CASTRO]]| ^Kantas|[[Akordo]]| ^Notoj|{{:muziknotoj:la_menuo-hxoro.pdf|Ĥoraranĝo}} por gea 4-voĉa ĥoro SATB| * Originala titolo: //Der Speisezettel//. * Ĝin premieris la ensemblo [[Akordo]] en la UK de 2005, en [[wpeo>Vilno|Vilno]] (vd. jenan filmeton). ===== Teksto ===== {{ youtube>JF8FSqkTvXU}} Kelnerestro! Sinjor'! Kelnerestro! Sinjor'! Kio por manĝ'? Sinjor'!, jen la menu': Bovlumbaĵ' rostita kun terpoma kaĉo ŝafoklabo, hepataĵ', rizo kun anas'. Ovoj, fiŝokneloj, saŭcoj, hungaribuljono, testudsupo, kaĉo el kraboj, miksopoto el Pariz', gratenita past'. Kok', kokid', kokid', kokid' rostita, kun salato bonas ja, bonas ja, la menu' sinjor', aŭskultu: Kok', kokid', kokid', kokid' rostita, kun salato bonas ja, bonas ja, la menu' sinjor'. Freŝaj kalmaretoj, polpoj, merluĉaĵo saŭca, fumharingoj frandaj, salmoruo kun tomat', tinus', bonito, klamoj, trutoj, palinuro suka laŭ l'kariba gusto kaj fazan' farĉita kaj porkid'. Kok', kokid', kokid', kokid' rostita, kun salato bonas ja, bonas ja, la menu' sinjor', atentu: Kok', kokid' rostita, kun salato bonas ja, bonas ja, la menu' sinjor'. Melongen' fritita, torto el spinacoj, fazeoloj, melopep', krokodilomlet'. Kremo, fromaĝsortimento, pompudingo, sekvinberoj, mielkuk', flano el aveloj, fruktoj, sukoj, dolĉa pan', franda ĉokolad'. Ĉe la fin', glaciaĵ', te' aŭ kaf'. Ni deziras al vi, bonan apetiton! ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.ipernity.com/blog/22998/100956 - Artikolo kun pluaj klarigoj {{tag>kanto litero_m germana notoj hxormuziko}}