====== La mesaĝo de Gabrielo ====== ^Kantas|[[Akordo]]| ^Esperanta teksto|[[Roel HAVEMAN]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Anĝelo neĝflugila el ĉiel', La arde fajr-okula Gabriel'; "Saluton", diris li al simpla virgulin'. Vin grace favoritan gloru ni! "La tuta mond' eterne gloros vin, Benata iĝos vi, la Di-patrin'. Emanuelo estos filo laŭ profet' ." Vin grace favoritan gloru ni! Maria klinis kapon kun humil'; Ŝi diris: "Venu do la Dia fil', Kaj Dion mi honoros per la tuta kor'." Vin grace favoritan gloru ni! Fekundigite de la Dia sem', La Kriston naskis ŝi en Bet-Leĥem'. Kristanoj diros ĉiam en la tuta mond': "Vin grace favoritan gloru ni!" ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.tekstoj.nl/esperanto/kantoj/ekzemploj/gabrielo.htm