====== La mielo kaj pikilo ====== ^Esperanta teksto|[[wpeo>Josef Kohen-Cedek]]| ^Tipo|traduko| ^Origina teksto|[[Naomi Sxemer]]| ===== Teksto ===== La mielon kaj pikilon Kun dolcxec' kaj kun amar', Gardu Di' filinon, filon, Per la bona far'! Gardu nian varman domon Kun la pura akvo Di'; Cxiun revenantan homon En lontan medi'! //Refreno:// >Super tio, super cxio, Gardu nin el la cxiel', gardu, nia bona Dio La amaron kun miel'. >Volu ne elradikigi La plantitan kun esper'; Lasu nin al hejm' navigi, Al la bona nia ter'. Gardu Dio hejman limon Kun gxarden' kaj citadel', Por eviti triston, timon De milit-kruel'. Gardu pokon de posedo, Bebojn - lumon da mil-Volt', Fruktojn sur la arb', sur bedo Kaj de post rikolt'. //Refreno// Susuradas arb' pro ventoj, Falas el alteco stel'; Kordezirojn de la sentoj Fiksas nun Cxiel'. Volu, Dio, gardi senton De amato kaj amant'; Kun la ploro, la silenton, Kun cxi tiu kant' .' //Refreno// {{tag>kanto litero_m hebrea tradukita}}