====== La migrantoj ====== ^E-teksto|[[Tanef]]| ===== Teksto ===== Kiam flirtas niaj flagoj, Ni veturas tra la mar', Por tramigri fremdajn landojn, Nun adiaux, amikar’. >Lumas la suno, Flugas nubaro, Sonas la kantoj Super la mar’. Radianta brila sumo felicxigas cxiam nin, sed ni ankaux ne malgxojas, se vualas nuboj gxin. >Blovas ventegoj, Mugxas ondaro, Kantas ni kantojn Gaje en hxor'. Ni pasiaj mondvagantoj migras sub la stela mar’, niajn kantojn ni kantadas, kaj vekigxas dormantar'. >Kiam la nova tag’ komencigxas, for ni jam estos en fremda land’. Lumen, al la montaj pintoj logas kelka, kruta voj’, nur antauxen, ne hezitu, cxiam migru ni kun gxoj'. >Super nubaro celo num brilas, vasta la rondo, negxa montar'. {{tag>kanto litero_m germana }}