====== La milito de Pjero ====== ^Teksto/Muziko|fabricjo deandre| ^E-teksto|[[renato korseti]]| ===== Teksto ===== Dormu trankvile en kampa la tombo ne estas rozo por doni la ombron por doni la ombron al via terkavo jen estas nur rugxa, granda papavo Apud la bordoj de mia rivero mi volas vidi nur fisxan lauxnagxon, ne plu kadavrojn en tre juna agxo kiujn forpusxas la flu’ al infero. tion vi diris dum lasta somero nun kun aliaj en kota la tero vi trejnadas malgxoje pro endo kaj negxon kracxas al vi frosta vento Haltu vi Pjero, haltu momenton kaj vin surblovi permesu la venton. Gxi flustru la legxon de cxiu batalo: se donas vi vivon, jen estas medalo. Sed vi ne auxskultis, pasadis la tagoj kaj la sezonoj kaj multaj fiagoj, kaj vi forfugxis armean la flagon. Estis printempo kaj tre bela tago. Dum vi kunportis animon tornistre vi vidis homon, ja kvazaux prodistre. Li havis saman pripenson en koro sed de la vesto malsaman koloron. Pafu lin Pjero! Pafu lin lerte! Kaj por finmurdo pafu lin certe! Gxis lia falo rapida al grundo, gxis lia morto, la morto de hundo. Kaj se vi celos ja rekte la koron li havos tempon nur por la foriro, sed al vi tempo ne mankos por miro, miro pri homo kaj lia doloro. Dum havas vi tian senton anime, li tuj turnigxas, vin vidas, ektime abrupte fajras la armilaro malgraux de vi kompleza la faro. Vi falis al tero sen veo, sen krio, kaj ekrimarkis vi kun emocio ke via vivo jam longas neniom, ke ne plu estos reven' ecx por iom. Vi falis al tero sen veo, sen krio, kaj ekrimarkis vi kun emocio ke tiu estos la lasta vivsceno, por vi neniel ja estos reveno. Ninjeto mia, pro morto en majo min kaptas multa, ecx troa, malgajo. Ninjeto, mi al la nigra infero preferus iri dum vintra vetero. Kaj dum vin gapis de l'sulkoj la greno pafilon tenis vi per forta teno, vortojn vi tenis ja firme en busxo kiuj ne likvos pro suna la tusxo. Dormu trankvile en kampa la tombo: ne estas rozo por doni la ombron, por doni la ombron al via terkavo jen estas nur rugxa, granda papavo. {{tag>kanto litero_m itala}}