====== La monakejo de Sankt Arjano ====== ^Teksto|Frans de Cort| ^E-teksto|[[Juul KARNAS]]| ^Origina titolo|Het Klooster van Sint Arjaan| ===== Teksto ===== Linjo plendis: „Granda Di’, Sole vivi mi ne povas… Monakejon iru mi.” „Auxdu, mi konsilon trovas: //Refreno:// >Monakejon de Dankt Arjano Vi eniru do, infano! Sxuoparoj, laux la rit’, Staras du sub cxiu lit’!” Sxin surprizis la decid’, Rugxigxante sxi sopiris, Dum Vilhelmo sen hezit’, Al la kara Linjo diris: //Refreno// „Diru, cxu la pentofar’ Estas dolcxa aux amara?” Monakeja regular’ Al vi placxos, mia kara. //Refreno// „Cxu en Di-benata hal’ Estus mia rob’ modesta, Kaj tutsimpla, sen detal’?” „Tauxgas ja la plej modesta. //Refreno// „Se laux via ja kombin’, Mi submetus min al beno, Kiu enkondukus min?” „He, la pastro kaj skabeno! //Refreno// „Jes, sed vi?” sxi diris plu, Mi kuniros, se ne gxenas, Cxar sublita cxiu sxu’ Certe al pied’ konvenas. >Monakejon de Sankt Arjano. Kune iru ni, infano, Sxuoparoj, laux la rit’ Staras du sub cxiu lit’!” {{tag>kanto litero_m flandra}}