====== La montaro ====== ^Teksto|[[https://eo.wikipedia.org/wiki/Jean_Ferrat|Jean Ferrat]] / trad. [[https://eo.wikipedia.org/wiki/Jo-Petro_Danvy|Jo-Petro Danvy]]| ^Muziko|Jean Ferrat| ^Kantas|[[https://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%B4ak_Lep%C5%ADil%27|Ĵak Lepŭil']]| ===== Teksto ===== Foriras ili pro labor' Kaj lasas la vilagxon for, For familia naskigxej'! Delonge ili songxis pri La urbo kaj komforta pli' Pri plastaj mebloj kaj kinej'. Maljun' Minacis ilin per rutin', Per lipovisxo pro kutim', Gxis elcxerpigxo de la agxo, Sed spertis ili pri teknik', Pri trafa cxaso de perdrik', Preparo de kaprinfromagxo... //Refreno// >Sed ja kiom montaro belas! >Cxu povus eki en l' imag', >Vidante, ke hirundoj sxvebas, >Ke venas nun auxtuna tag'? Kun manoj helpe al la kap' Surportis ili kun penad' Sxtoneron pezan post sxtoner' Ne gravis jaroj nek monat' Persistis ili kun persvad' Obstinaj kiel la vinber'... Vinber' Kuradas nun en la arbar', Ne plu okazas vinprepar', Ne tauxgis gxi por industrio, Sed dank' al cxi medikament' La homoj vivis gxis jarcent' Se ne mortigis la ebrio... //Refreno// Kaprinoj du kaj eble sxaf’ Por sxirmi sin de sortotraf’ Sen ecx ferioj aux amuz'; Knabinoj emas al la danc', Ne oftas la renkontosxanc', Nehoma estus la rifuz'; La viv' Por ili 'stos en oficej' Cxar tio logas ilin plej, Gxis emerita revizito, Elektis ili en liber', Por urbo estis la prefer', Ne eblas plu denova spito... //Refreno// {{tag>kanto litero_m kasedo}}