====== La monvampiro ====== ^Muziko|[[initials_dc]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala plenumo|[[initials_dc]]| ^Originala teksto|[[initials_dc]]| ===== Teksto ===== pro intereso pri via ŝparo li alvenas kun propon' se kredas vi je financa varo li forkuros kun via mon'! allogas li per inspira diro atentu vi pri la monvampiro! la monvampiro, la monvampiro! kontraŭ trompo de lia ŝajno poŝ' malplena estas ajlo! kontraŭ trompo de lia ŝajno poŝ' malplena estas ajlo! Atentu vi pri la monvampiro! ne monavidu, kaj lin vi ne fidu fimajstro de financa ruz' la monon ne obligos nur ĝin gardos por la propra uz' la monon ne obligos li ja nur ĝin prenos por sia uz' Maskovestita iras en via strat' aŭ kaŝiĝas malantaŭ la najbar' por vin konvinki iĝas lingvakrobat' lin stimulas odoro de dolar' por vin konvinki farus ion ajn sed damne! Neniam lin fidu ĉar nur al tio gvidus: via mon'! oh, la monvampir'... oh, la monvampir'... ===== Eksteraj ligoj ===== * [[https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/pop-rock-hip-hop-electro/inicialoj-dc-161/2-signoj-de-viv/09-la-monvampiro-1154-detail.html| La monvampiro ĉe Vinilkosmo]] * [[https://initialsdc.bandcamp.com/track/la-monvampiro| La monvampiro ĉe Bandcamp]] {{tag>kanto litero_m esperanto}}