====== La moritato de Macky Messer ====== ^Muziko|K. Weil| ^Teksto|B. Brecht| ^E-teksto|[[wpeo>Pavo]]| ^MIDI|{{:muziko:la_moritato_de_macky_messer.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:la_moritato_de_macky_messer.png}} Montras sxarko la dentaron, vastvidebla estas gxi. Kaj Macheath havas trancxilon, sed nenion montras li. Je dimancxo cxe la strando kusxas mortigita hom', kaj foriras iu ombro Macky Messer gxia nom'! Kaj Schmul Meier oni sercxas. La ricxulo estas for. Lian monon havas Macky, sen makulo je l'honor'. Jenny Towler, per trancxilo mortigita kusxas sxi. Preteriras Macky Messer, kaj nenion scias li. Sep infanoj kaj la avo cxe Soho en la brulajx'. En l'amaso Macky Messer, nesciante de la ajx'. La vidvino neplenagxa, bonkonata estas sxi. Perfortita sxi vekigxis. Macky, kia prez' de vi? {{tag>kanto litero_m kanto germana notoj midi akordoj}}