====== La muelisto de Dee ====== ^Esperanta teksto|[[M. C. BUTLER]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|There was a Jolly Miller| ===== Teksto ===== Logxadis brava muelist' cxe la rivero Dee;((Elparolu Di.)) de frumateno gxis vesper' laboris gaje li. Alauxde dum la tuta tag' li kantis tion cxi: "Atentas mi pri neniu ajn, kaj neniu ajn pri mi!" "La muelejo estas ja patrin', infan', edzin'; mi gxojas esti apud gxi, kaj restos gxis la fin'. Al kuracisto aux legxist' neniam pagis mi: atentas mi pri neniu ajn, kaj neniu ajn pri mi!" {{tag>kanto litero_m angla}}