====== La muŝa mondmilito ====== //Kantas [[Kajto]]// //Auxtoroj: G. Berveling kaj M. Nesse// ===== Teksto ===== //Refreno//: >Hxaoson foje musxo Deziris foje musxo Estigi foje musxo. Tutsola! Ho! Hundon vidis foje musx' Aventurema kaj pikema; Muzelon gxenis musxa tusx': Orelo-sxire hundo deliris. Kolera hundo amokis for, Sin volis vengxis, gxin rekompenci; Infanon mordis kun fervor'; Knabeto vundigxis, plengorgxe kricxis. Piedbatis panjon la idet' -kolera infano: per kalkano!- Kaj blekis jelpe laux trompet': Ho kapdoloro! ho panjo koro! La edzon hejmvenantan sxi Postporde gvatis, tuj konstatis: "Generis mis-ideton vi"- Plend' litania: "Estas kulpo via!" Kolera hurlis tiu vir' Kontraux riprocxo plenavocxe; Najbarojn gxenis cxi delir' Kaj senhezite jen jam milito! Hakile pordon la najbar' Frakasis elane kaj satane, La meblojn krome en solidar' Benzine banis, helpkrioj vanis. Fajrobrigado hastis jam Al lok' fatala de cxi vandaloj, Sed koliziis kontraux tram' (lekis okule musx' la stirulon) Kverelen saltis policist': Renversis pavime - ho viktime! - Fremdulon kiu sxajnis turist' El fora lando cxe nia strando. Skandal' diplomata igxis gxi: Cxar inkognite kaj porvizite Sxtatprezidento estis li De fremdpotenco, cxi eminenco Ministeri' milita nun Treege ruzis, l'alian akuzis: "Land' via indas ja je pun' Cxar vi komencis, impertinentis" Kompanojn trovis cxiu flank', Armeojn movis, peonojn sxovis; Batalis baldaux cxies tank' Misiloj sin levis, kaj bomboj krevis! La musxo mondmiliton Tutsola mondmiliton La propran mondmiliton Kun gxuo mondmiliton Spektadis kun kontento. {{tag>litero_m kanto}}