====== La Nana Danco ====== ^Muziko|Gert VERHULST, Danny VERBIEST, Hans BOURLON, Johan VANDEN EEDE| ^Esperanta teksto|[[Spenĉjo|Spencer VAN DER MEULEN]], [[Frank VAN HERTROOIJ]]| ^Esperanta plenumo|[[Spenĉjo|Spencer VAN DER MEULEN (Spenĉjo)]]| ^Tipo|adapto| ^Originala plenumo|Kabouter Plop (aktorita de Walter DE DONDER)| ^Originala teksto|Gert VERHULST, Danny VERBIEST, Hans BOURLON, Johan VANDEN EEDE| Esperantigo de //De Kabouterdans//. Ĝi estas flandra infankanto el la jaro 2000, kiu estis ege populara en Flandrio (nederlandlingva parto de Belgio) kaj en Nederlando. La kanto havas specialan dancon, kiun oni dancas dum la refreno. Spenĉjo esperantigis la kanton dum JES 2017/2018 en Pollando, kaj unuafoje prezentis ĝin dum ties Internacia Vespero. Tri aliaj esperantistoj el Nederlando (Frank, Klára, Roĉjo) prezentis la dancon tiam sur la scenejo. Antaŭ la kanto estis mallonga dancinstruo, por ke la spektantoj povu kune danci la nanan dancon. {{youtube>sCKaOq5Nkl0}} Unua prezento de La Nana Danco, ĉe JES 2017-2018 en Szczecin (Pollando) ===== Teksto ===== Donu la atenton nun Ĉar jam estas via ŝanc' Venu al la danca rond' Ĉar venos nun la nana danc' Kundancanton trovu vi Inon, iĉon, gravas ne Prenu ties manon nun Kaj paŝu antaŭen //Refreno:// > Ek per unu piruet' > Frapu la plankon per pied' > Svingu manojn en aer' > Kaj sidiĝu super ter' > Nun ansera turnbalanc' > Tiel do la nana danc'! Nanoj, mi gratulas vin! Ege bone dancas vi Dancu ĝin denove do Du fojojn petas mi >//Refreno ×2// Kia danc' kaj kia ĝu' Vi tre lertas, kredu min Ni faru do la dancon plu Tri fojojn ĝis la fin' >//Refreno ×3// =====Akordoj===== senteksta parto: > ''G - - - F C G - G - - - F - D - G - - - F C G - G - - - F D G -'' strofoj: > ''G - - - F - D - G - - - F D G -'' > (dufoje ĉe la unua strofo) refreno: > '' D - - - C - G - D - - - C - G - Em - C - D - G -'' ===== Danco ===== La kanto havas specialan dancon, kiun oni dancas dum la refreno. Ĉiu linio de la refreno havas sian propran dancmovon. Jen priskribo de la danco: * //**Ek per unu piruet'**// - Turni la korpon unufoje. Oni turniĝas per kvar paŝoj, laŭ la pulso de la muziko. * //**Frapu la plankon per pied'**// - Frapi la plankon per la piedoj kvarfoje, laŭ la pulso de la muziko * //**Svingu manojn en aer'**// - Svingi la manojn dekstren kaj maldekstren super la kapo, laŭ la pulso de la muziko * //**Kaj sidiĝu super ter'**// - Klini la genuojn kaj iomete antaŭenklini la dorson kun manoj sur la supraj kruroj aŭ la koksoj, kiel kiam oni sidiĝas. Oni iomete klinas kaj malklinas la genuojn tiel, ke oni kvarfoje "sidiĝas", laŭ la pulso de la muziko * //**Nun ansera turnbalanc'**// - Ankoraŭ en "sidanta" pozicio kun klinitaj genuoj, oni turnas sian korpon unufoje, imitante la balancajn paŝojn de anseroj. La paŝoj estas laŭ la pulso de la muziko * (//**Tiel do la nana danc'**//) - Oni denove rekte stariĝas, kaj ĉe "do" oni montras siajn manojn kun la manplatoj supren, kaj manoj iomete flanken, kvazaŭ diri "jen, tiel la danco estas!" La lasta movo ne estas en la oficiala versio de la danco, sed almenaŭ en Nederlando ĝi estas ofte aldonata kiam oni dancas la nanan dancon. La originala nederlandlingva versio, kun ekzemplo de la dancmovoj: {{youtube>qhBVYe5nB54?start=136}} {{tag>kanto litero_n}}