====== La nekonata soldato ====== ^Muziko kaj Teksto|Ruben Nilsson| ^E-teksto|[[wpeo>Franko LUIN]]| ^Originalo|Den okände soldaten| ===== Teksto ===== Jen kusxas mi, soldato nekonata, sub la triumfa arko el blanka marmorsxton. Enterigita mia korp’ — nu ja, cxirkaux duon — ripozas tie cxi post pompo sxtata. Dissxiris min germanaj krevgrenatoj. Post tiu lasta krevo jam cxesis la milit’, cxar devas regi pac’, silent’ dum la vivfina rit’ — regulo tauxga ankaux por soldatoj. Mi estis kunmetita delikate en vere belan keston de luksa origin’. La dekstra brako pendis jam sur judo el Berlin, sed tion mi akceptis sendebate. Nun min honoras cxiuj diplomatoj kaj multaj altaj estroj alvenas kun girland’ kaj pregxas pregxon por putranta viand’ el neniland’ kaj lauxdas min pro miaj rezultatoj. Jen kusxas mi, sincere demokrata, kaj ridas per kranio sendenta sen humil’: cxar praga krur’, berlina brak’ kaj unu brak’ el Kiel nomigxas nun soldato nekonata. {{tag>kanto litero_n kanto sveda}}